Monday, July 15, 2013

UEA PAROLIS EN UN PRI ESPERANTO POR DIPLOMATOJ KAJ PRI RAJTOJ DE INDIĜENOJ

La semajno 8-12 julio 2013 estis agadoplena por UEA-teamanoj ĉe UN en Ĝenevo, kiuj aktivis en la 6-a sesio de Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP). Krom la ĉeftemo de la ĉi-jara kunsido, Studo pri la aliro al justeco en la antaŭenigo kaj protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj, la kunvenintoj traktis ankaŭ la konkludan dokumenton de la evento okazinta junie en Alta, Norvegio, pretiginta la pintan UN-kunsidon de 2014: Monda Konferenco pri Indiĝenaj Popoloj. Verena Graf, Adrian Tanner kaj Stefano Keller, reprezentantoj de UEA, ĉeestis en tiu signifa UN-evento, kiu okazas unufoje jare. Dum la semajno estis pluraj ebloj esprimi la opinion de UEA pri lingvaj rajtoj, ĉu dum specialaj kromkunvenoj, ĉu diskutante kun reprezentantoj de indiĝenaj popoloj kaj de aliaj NRO-oj.  Legu pli:  http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=505

Sunday, July 14, 2013

UN Ĝenevo: renkonto kun la Legio de la Bona Volo

La 2-an de julio 2013 Verena Graf kaj Stefano Keller reprezentantoj de UEA ĉe UN en Ĝenevo renkontis la teamon de la Legio de Bona Volo (LBV), kiu tie partoprenis EKOSOK-kunsidon. Tiuokaze la UEA-komisiitoj kaj la LBV-teamo interŝanĝis informojn pri sia agado ĉe UN. Jam ekzistas kunlaboro inter la du NRO-j: la Novjorka UEA- komisiitaro havas okazojn al komunaj aranĝoj en la Novjorka oficejo de LBV. La esperantistaj membroj de LBV sendis internacilingvajn magazinojn al la Ĝenevaj teamanoj, kiujn la renkontitoj transdonis al Keller. Li estis video- intervjuita de LBV.

UN Ĝenevo: renkonto kun la Ĝenerala Direktoro de Unesko

Dum la EKOSOK-kunsida tago ĉe UN en Ĝenevo, la 2-an de julio 2013, Stefano Keller interparolis kun s-ino Irina Bokova, Ĝenerala Direktoro de Unesko, kiu same tie ĉeestis. Temis pri la laboro de UEA, pri la kongresoj de Kopenhago (al kiu ŝi sendis mesaĝon) kaj informoj pri la baldaŭ okazonta, 98a UK en Rejkjaviko. 

LBV inaŭguras serion da deklaroj de la civila socio; ; UN- TV kaj Radio dissendas ĝin

Ĝenevo, Svisujo — En la unua semajno de julio (de la 1-a ĝis la 4-a), okazos la eldono 2013 de Altnivela Kunsido de Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Unuiĝintaj Nacioj (Ekosok), la High-Level Segment, ĉe Palais des Nations, nome la sidejo de UN en Ĝenevo (Svisujo). Dum la diskutado okazinta la 3-an de Julio, Legio de Bona Volo estis invitita inaŭguris la serion da deklaroj de la civila socio, en UN-plena, antaŭ la internaciaj instancoj ĉeestantaj.

fonto: http://www.boavontade.com/interno.php?cm=97670&ci=6

Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj Devoj

Propono al la Universala Esperanto-Asocio (Neregistara Organizo kunlaboranta kun UNO kaj UNESKO), okaze de la 125-a datreveno de la naskiĝo de l’neŭtrala internacia lingvo Esperanto, por kompletigo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj per konsideroj kaj rekomendoj pri Homaj Devoj.  

legu pli: http://univdeklar.weebly.com/esperanto.html